top of page

Pri
​ESPERANTO-​STACIO

La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo kaj regiona kultura centro en la trajnstacio de Halbo (germane Halbe) tuj sude de Berlino, meze de natura parko. 
Ni organizas kursojn, atelierojn kaj kulturajn aktivaĵojn kaj ni ofertas niajn unikajn ejojn kaj loĝejojn por viaj eventoj, kursoj kaj festoj. 

Kion ni volas

R_Ateliero037.jpg

La Esperanto-Stacio estas ero de la tutmonda reto de Esperanto-organizoj kaj Esperanto-ejoj. Kune ni laboras por paco, internacia kompreniĝo, demokratio kaj homaj rajtoj kaj kompreneble la disigo de nia lingvo Esperanto. Ni ofertas nuntempajn, modernen aktivaĵojn en kaj pri esperanto, aliaj lingvoj kaj kulturo. La Esperanto-Stacio funkcias kiel seminariejo kaj kunlaborejo por esperantistoj de la tuta mondo kaj samtempe estas kultura centro de la regiono kun inspiro kaj de la kampara etoso sude de ni kaj la mondmetropola berlina norde de ni. 

U​NSER ​GEBÄUDE 

1

La stacio estis konstruita en 1865 kiel parto de la fervoja linio Berlino-Vroclavo en tiama Prusio

U​NSER ​GEBÄUDE 

2

La Esperanto-Stacio estas parto de historie protektita konstruaĵaro, kiu konsistas el tri tipe prusaj fervojaj konstruaĵoj (vardomo, pasaĝera konstruaĵo, imperiestra stacidomo)

U​NSER ​GEBÄUDE 

3

La teretaĝo konsistas nun el tri salonoj en la eksa restoracio, la biletejo kaj la pasaĝera halo

U​NSER ​GEBÄUDE 

4

La dua etaĝo ofertas modernajn, komfortajn loĝejojn en la eksaj apartamentoj de la fervojistoj kaj de la staciestro

U​NSER ​GEBÄUDE 

5

Halbe estis fama por sia brikindustrio. La brikoj uzitaj por konstrui multajn domojn en Berlino estis senditaj de la vardomo de la Esperanto-Stacio

U​NSER ​GEBÄUDE 

6

Du grandaj argilaj truegoj en Halbe estis uzitaj por la produktado de brikoj. Poste, la truegoj estis plenigitaj je akvo kaj ili nun estas du puraj kaj belegaj grundakvaj lagoj, kiuj troviĝas tre proksime de la Esperanto-Stacio.

16-1.jpg
Kaiserbahnhof-um-1915_FOTO-Archiv-Peter-

​NIA ​KONSTRUAĴO

SKIPO

EBL_4983-2 (1).jpg

Helena Ebel

Kreestro

Ralf Fröhlich

Fondinto kaj Ĉefoficisto

Netanel Orbach

Administrado

bottom of page