top of page

Diese Seite wurde automatisch von Google Translate übersetzt

Seminario pri VR (SVR) en Esperanto

loading-buffering.gif
Seminario pri VR (SVR) en Esperanto

22.3.24, 17:00

-

24.3.24, 13:00

Venu al ni dum ni esploras la edukajn valorojn de Virtuala Realeco kun koncentriĝo pri lingvolernado. Krome ĝuu vesperan programon kun diversaj videoludoj. Ni renkontiĝos en la Esperanto-Stacio kie 10 partoprenantoj povas tranokti kvazaŭ en junulargastejo.


Tuj poste okazos la Simpozio "Virtual Reality and Language Learning" kie eblas renkontiĝi kun VR-spertuloj angle. Do eblas aliĝi por ambaŭ eventoj aŭ nur por la Seminario laŭplaĉe.

Tagordo:

Vendredo

18:00 Vespermanĝo

20:00 Pri Esperanto-Stacio

20:30 Ludado


Sabato

9:00 Matenmanĝo

10:00 VR-prelego

11:00 VR-Spertoj

12:00 Diskutrondo

13:00 Tagmanĝo

14:00 Pensado pri apo por VR-Esperantumado

18:00 Vespermanĝo

20:00 Karaokeo


Dimanĉo

9:00 Matenmanĝo

10:00 Libera VR-umado

12:00 Pri Simpozio

13:00 Fino

—————————

16:00 Koncerto en la Imperiestra Stacio (germanlingve)


Bonvolu aliĝi kaj pagi rete por la seminario per nia aliĝilo

Esperanto-Stacio
Bahnhofstraße 30, 15757, Halbe, Germany
info@esperantostacio.com

+49 176 24714203

  • Instagram
  • Facebook

La projekto "Etabligo de regiona kultura centro en la stacidomoj de Halbo" estas subtenita de la brandenburga "Ministerio pri laboro, energio kaj socialaj aferoj" per rimedoj de la Eŭropa Socia Fonduso kaj de la germana federacia lando Brandenburgio. 

EU-Logomit_EU-und_ESF_Schriftzg_rechts-oben_neben_der_Fahne.3880171.jpg
bottom of page