top of page

Ĉi tiu paĝo estis aŭtomate tradukita de Google Translate

La GLATa Esperanto-Renkontiĝo

Fieru! 2021

Fieru! 2021

20.7.21, 22:00

-

24.7.21, 22:00

FIERU! 2021 - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo okazos de la 21-a ĝis la 25-a de julio 2021 en la nove renovigita Esperanto-Stacio en Halbe ĉe Berlino. Bonvenas la tuta GLATa-komunumo - gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kaj krome, ĉiuj aliaj kiuj emas!

FIERU! okazos dum la GLATa semajno de Berlino, kiam estos ankaŭ surstrataj festoj kaj multe da eventoj en la tuta urbo. La klimakso de nia renkontiĝo estos la grandega parado de Berlin CSD Pride, kiu okazos la 24-an de julio 2021. Ni oficiale partoprenos kaj marŝos kun Esperanto-flagoj. Krom ampleksa festumado kaj esperantumado, dum FIERU! okazos ankaŭ prelegoj pri GLATaj temoj, naĝado en nia apuda lago kaj ekskursoj.

Ĉu vi ŝatus proponi GLAT-rilatan programeron? Ĉu vi ŝatus prelegi? Ni ĝojus ricevi sugestojn kaj kontribuojn, por igi nian renkontiĝon vere interesa kaj vigla! Se vi havas proponojn, nepre kontaktu nin!

KOTIZOJ Kotizo por la evento (inkluzive de sabata vojaĝo al la fiermarŝo en Berlino): - Unua aliĝperiodo - ĝis la 31-a de decembro 2020: 20€ - Dua aliĝperiodo - ĝis la 11-a de aprilo 2021: 30€ - Tria aliĝperiodo - ĝis tuj antaŭ la evento: 40€

Al la kotizo aldoniĝas la prezo por loĝado. Estas tri diversaj ebloj: Loĝado en 4-lita ĉambro (4 noktoj): 80€ Loĝado en 2-lita ĉambro (4 noktoj): 110€ Loĝado en matracejo (4 noktoj): 20€

La manĝoj ne estas inkluzivitaj en la supraj prezoj. Aldonaj informoj pri manĝoj venos baldaŭ.

Atentu! La evento havos limigitajn lokojn! Por certigi vian partoprenon, bonvolu sendi mesaĝon al esperantostacio(ĉe)gmail.com kaj vi ricevos informojn pri kiel antaŭpagi la kotizon.

La Esperanto-Stacio troviĝas en la vilaĝo Halbe, ĉirkaŭ 30 minutojn sude de Berlino. La centro de Berlino estas tre facile atingebla per ĉiuhoraj trajnoj. Se vi interesiĝas pri FIERU! sendu retpoŝtmesaĝon al esperantostacio(ĉe)gmail.com

Se pro la evoluo de la pandemio la evento estos nuligita, vi ricevos plenan repagon.

Se vi planas vojaĝi al IJK en Ukrainio tuj post FIERU!, anoncu tion al ni, ĉar ni esploras la eblon organizi karavanon.


bottom of page