top of page

Niaj
LOĜEJOJ

LOĜEJO “IMPERIESTRO”

Historie ĉi tie loĝis la staciestro kun rekta rigardo al la unika “Imperiestra Stacio” kiu servis al germanaj reĝoj kaj imperiestroj. Nun ĝi estas freŝe renovigata, komforta kaj moderne ekipita loĝejo por grupoj. Ni konservis iujn elementojn tiel ke eblas sperti la etoson de la eksa imperiestra epoko aŭ tempo de GDR. Samptempe regas nuntempa komforto inklude de rapida retaliro en ĉiuj ĉambroj, centra hejtigado, kuirejo, 3 banĉambroj kaj eleganta sidĉambro kiu povas funkcii kiel kunsidejo ankaŭ.
 

La tri dormoĉambroj havas entute 10 litojn (4+4+2) kaj ĉiu dormoĉambro disponigas pri propra banejo. Ĝi do estas malmultekosta tranoktebleco por grupetoj kaj familioj.

ĉambro 1

4 litoj

ĉambro 2

4 litoj

ĉambro 3

2 litoj

3 banĉambroj

WiFi

lavmaŝino

kuirejo

LOĜEJO “ZAMENHOF”

La eksa loĝejo de fervojistoj estas renovigata kaj ofertas modernan komforton kun granda banejo, rapida retaliro en ĉiuj ĉambroj, centra hejtigado kaj kuirejo. Estas 2 dormoĉambroj kun entute 7 litoj. La sidĉambro samtempe estas ĉarma seminariejo aŭ kunsidejo. En ĝi okazis la unua esperanto-kursoj de la Esperanto-Stacio kaj tial la majstro mem donas la nomon al la loĝejo. Malgraŭ la modernigo restis historiaj eroj kiuj ebligas aŭtentikan sperton de la stacia vivo.

ĉambro 1

4 litoj

ĉambro 2

3 litoj

3 banĉambroj

WiFi

lavmaŝino

kuirejo

Icons: ibrandify, StoneHub, Trishul

bottom of page